Ludoviko Glodeau
El Vikipedio
Louis GLODEAU (aŭ, esperantigite, Ludoviko GLODO) (naskiĝis la 24-an de marto 1891 en Trelaze, mortis en 1952) estis franca esperantisto, aktivulo de la laborista movado.
Profesie li estis kaldronisto. Li esperantiĝis en 1905 kaj aliĝis al la asocio Liberiga Stelo en 1910. En 1918 li fariĝis sekretario de la Federacio Sindikalista Esperantista. Li kunfondis la Federacion Esperantistan Laboristan kaj estis ĝia administranto ekde ties fondiĝo. En 1921 li helpis al la starigo de SAT du la Universala Kongreso en Prago. Li administris Esperantistan Laboriston kaj Sennaciecan Revuon.
Lia edzino nomiĝis Simone Glodeau (aŭ Glodino). Ankaŭ ŝi estis aktiva en SAT-amikaro.