Ludwig Renn
El Vikipedio
Ludwig RENN [ludvig ren] (naskiĝis la 22-an de aprilo, 1889, mortis la 21-an de julio, 1979) estis germana verkisto.
Renn naskiĝis en Dresdeno kiel filo de nobela familio. Lia reala nomo estis Arnold Friedrich Vieth von Golssenau.
Unue li fariĝis oficiro, sed post la Unua mondmilito li forlasis tiun ĉi karieron kaj studis juron, ekonomion, historion, rusan filologion kaj arkeologion. En la jaro 1928 li fariĝis komunisto. Samjare aperis lia romano Krieg (= Milito), temanta pri la milito el la perspektivo de la soldato Ludwig Renn. La nomo de la protagonisto fine fariĝis la pseŭdonimo de la aŭtoro.
Persekutita pro sia politika sinteno, Renn pasigis de 1932 ĝis 1935 en malliberejo. En la jaro 1936 li elmigris trans Svislando al Hispanio. Tie li partoprenis la civilan militon, interalie kiel stabestro de Internacia Brigado. De 1939 ĝis 1947 li vivis en Meksiko, poste li revenis al Dresdeno kaj fariĝis profesoro pri antropologio. Ekde 1952 li vivis kiel libera verkisto en Orienta Berlino, kie li en 1979 mortis.
Ludwig Renn parolis Esperanton. Kune kun Eŭgeno Miĥalski li iniciatis en 1931 Internacian Asocion de Revoluciaj Esperanto-Verkistoj (IAREV), sekcio de Internacia Unio de Revoluciaj Verkistoj.
[redaktu] Listo de verkoj
- Krieg (romano, 1928)
- Nachkrieg (romano, 1930)
- Adel im Untergang (membiografia romano, 1944)
- Morelia (memoroj, 1951)
- Trini (infanlibro, 1954)
- Nobi (infanlibro, 1955)
- Der spanische Krieg (memoroj, 1955)
- Meine Kindheit und Jugend (membiografio, 1957)
- Krieg ohne Schlacht (memoroj, 1957)
- Camilo (infanlibro, 1963)
- Ausweg (raporto, 1967)
- Anstöße in meinem Leben (membiografio, 1980)
kaj aliaj
[redaktu] Kion skribis Enciklopedio de Esperanto 1933-34
![]() |
![]() |
|
![]() |
|||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Ludwig RENN, germano, romanverkisto kaj poeto, aŭtoro de la famaj germanlingvaj romanoj „Milito“ kaj „Postmilito“. Nask. en 1896. E-isto de 1930. Komencis originale verki en E. En 1932 li estas elektita prez. de IAREV, sed malliberigita baldaŭ post la nacisocialista ekrego en Germanujo - li ne povis ankoraŭ aktive montri sin en la E-movado. |