Lueta
El Vikipedio
Lueta (hungare: Lövéte estas komunumo en Rumanio en la valo de la Malgranda Homorodo oriente de Odorheiu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 3434 loĝantojn, kaj en 1992 3841 (hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye). Sur ĝia teritorio troviĝas multaj mineralakvaj fontoj. En ĝia proksimeco kuŝas Băile Chirui (Banejo Kirujo). De la 16-a jarcento oni minas ferŝtonon sur ĝia teritorio. Pro ĝiaj etnografiaj tradicioj estas unu el plej konataj komunumoj en Sikullando.
[redaktu] Renomaj personecoj
- Mózes Székely (1550? - Brassó, 17-a de julio 1603) landestro de Transilvanio.
- Imre Kasza (1952) pentristo, grafikisto.Retpaĝo
- László Lázár (1925), medicina fakverkisto.
- László Lövétei Lázár (1972) poeto, tradukisto, redaktoro de revuo Székelyföld.