Lutiţa
El Vikipedio
Lutiţa (hungare: Agyagfalva) estas vilaĝo en Rumanio sudokcidente de Odorheiu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 946 loĝantojn; en 1992 859 (hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1506. La sikuloj organizis grandan kunvenojn tie en 1506 kaj 1848. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye). Ĝi administre apartenas al Mugeni.