Mădăraş (Harghita)
El Vikipedio
Mădăraş (Harghita) (hungare: Csíkmadaras) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de la Olt (rivero) norde de Miercurea Ciuc. En 1910 nombris 2 mil 255; en 1992 2 mil 297 loĝantojn (hungaroj). Administre apartenas al Dăneşti. Ĝia unua skriba menciaĵo estas en 1567. En la 17-a kaj 18-a jarcentoj ĝi havis fer- kaj merkurminejojn. Dum la hungara revolucio kaj liberecbatolo en 1848-1849 oni fabrikis ankaŭ pulvon. Estis fama popolpotada centro. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Csík vármegye).
[redaktu] Bibliografio
- Pál-Antal Sándor, Ördögh Imre, Balázs Dénes, Miklós Márton: Csíkmadaras (monografio), 2006.