Magvaria cikonio
El Vikipedio
??Magvaria cikonio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Ciconia maguari |
La magvaria aŭ amerika cikonio (Ciconia maguari) estas la ununura cikonio el la familio Cikoniedoj kiu vivas for de la Malnova Mondo, tio estas Eŭrazio kaj Afriko, nome en Sudameriko, el Kolombio ĝis norda triono de Argentinio. Ĝi loĝas proksime de herbejoj kaj lagetoj aŭ terkulturaj kampoj.
[redaktu] Aspekto
Tiu amerika cikonio estas granda vadbirdo (1 m alta) kiu sufiĉe similas al siaj parencaj eŭropa kaj orienta cikonioj, nome ĝi havas blankan plumaron escepte de flugiloj kiuj estas nigraj en sia pinta duono. Same ili havas ruĝajn krurojn. Tamen la beko estas ruĝa kiel tiu de eŭropaj cikonioj sed pli fortika ĉebaze kaj iom grizverda en sia unua duono, neniam tiom brilruĝa. Krome la magvaria cikonio montras klare videblan ruĝan makulon senpluman antaŭ la beko kaj ĉirkaŭ la okulo, kiu estas flava kaj ne nigra kiel tiu de eŭropaj cikonioj.
[redaktu] Bredado
Bredado komencas per pariĝaj ceremonioj kiu estas necesaj ĉefe en kolonio. Poste la paro loĝos ĉu solece ĉu kolonie. Tiu cikonio – diference de siaj malnovmondaj parencoj – nestas surplanke kaj ne surarbe au sur konstruaĵoj au simile kiel tiuj. La nesto estas konstruata ĉu proksime de lageto inter herboj randaj aŭ eĉ ene de la lago tiamaniere ke la alteco de la nesto superas la akvalteco. Inoj demetas 3 blankajn ovojn inter aŭgusto kaj novembro, depende de la regiono kaj alteco. La kovadon faras ambaŭ gepatroj dum unu monato. Poste eloviĝas la idoj kiuj kiam kreskas estas tre malsimilaj al gepatroj kun bekoj kaj kruroj nigraj sed ankau nigrajn plumarojn ĉekape kaj ĝenerale super la komenca blanka plumaro. Nur kiam ili estas ĉirkaŭ okmonataj similas al plenkreskuloj. Post la bredado la birdoj disiĝas.
[redaktu] Moroj
La magvaria cikonio ne estas tiom regula en migrado, pariĝado kaj nestado kiel siaj eŭropaj parencoj. Tamen ili manĝas sammaniere ranojn, reptiliojn, insektojn, birdidojn, etajn mamulojn, ktp. Akvajn bestetojn manĝas ĉeakve kompreneble, sed tiuj birdoj nutras sin eĉ en sekaj zonoj malsimile al ardeoj, ibisoj, ktp.