Malago
El Vikipedio
Geografio > Eŭropo > Hispanio > Andaluzio > Malago
Málaga aŭ Malago estas havenurbo en Andaluzio, suda Hispanio, ĉe la Costa del Sol marbordo de la Mediteraneo.
Loĝantaro de la urbo de Malago mem estis 547 000 laŭ 2003 taksoj. Loĝantaro de la urba areo estis 716 000 laŭ 2000 taksoj. Loĝantaro de la aglomeraĵo (urba areo plus satelitaj urbetoj) estis 1 019 000 laŭ 2003 taksaĵoj, rangordata kiel la kvina pligranda metropola areo en Hispanio. Malago estas ĉirkaŭigata de montoj, kaj du riveroj, la Guadalmedino (Guadalmedina) kaj la Guadalhorceo (Guadalhorce), fluas proksime de la urbo en la Mediteraneon.
La ena urbo de Malago estas ĝuste malantaŭ la haveno. La kvartaloj de El Perchel, La Trinidad kaj Lagunillas ĉirkaŭas ĉi tiun centron. La urbo akiras multan enspezon el la agrara sektoro kaj el turismo. Vizitindaj estas du monumentoj de la epoko dum kiu Malago estis okupita de la araboj, la Alcazaba kaj la kastelo de Gibralfaro.
La pentristo Pablo Picasso, la 19jarcenta hispana politikisto Antonio Cánovas Del Castillo, kaj la aktoro Antonio Banderas naskiĝis en Malago.
[redaktu] Provinco
Malago estas la ĉefurbo de la Hispania provinco de la sama nomo. Gravaj urboj de la provinco estas Marbella, Estepona, Torremolinos, Benalmádena, Fuengirola, Mijas, Vélez-Málaga kaj Ronda, ĉiuj el ili famaj el turisma vidpunkto.
[redaktu] Eksteraj ligoj
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |