Diskuto:Manpilkado
El Vikipedio
2006/01/10
Ŝajnas ege stranga la diametro indikita por la pilko. Duonmetra diametro eĉ por granda mano tamen estas iom troa, ĉu ne! Bedaŭrinde, mi ne kapablas mem precize korekti do mi nur atentigas pri evidenta fuŝaĵo.
La redaktinto de tiu-ĉi artikolo emis uzi formon "ŝli" verŝajne por indiki vira aŭ ina sekso. Kiam ambaŭ seksoj eblas, sufiĉas uzi ĝi, kiu estas tuj komprenebla eĉ por esperantistoj ne tro avangardemaj. Mi do senhezite aliigis ĉiun "ŝli" al "ĝi", celante kiel eble plej enciklopedian kompreneblecon.
Vito (pimskrabo@yahoo.fr)