Manfred Retzlaff
El Vikipedio
Manfred RETZLAFF (naskiĝis en 1938) estas germana esperantisto, kiu konatiĝis kiel tradukinto de germana poezio. En Esperanto li nomas sin ankaŭ Manfredo Ratislavo.
Li estis diplomita inĝeniero kaj laboris ĝis sia pensiiĝo ĉe la Germana Fervojo.
Li esperantistiĝis ĉ. la jaro 1972 kaj tradukis ekde 1976 pli ol 400 poemojn kaj kantojn al Esperanto, el kiuj kelkaj aperis en diversaj Esperanto-gazetoj aŭ kantaroj (ekz. en ADORU). La plej multajn el ili li aperigis ankaŭ en sia retejo "Argiope".