Markijan Ŝaŝkeviĉ
El Vikipedio
Markijan Ŝaŝkeviĉ ukraine Маркіян Шашкевич (1811-1843) - la plej granda poeto de la antaŭ-ŝevĉenka periodo. Naskiĝis apud Lvivo en la familio de la pastro. Lernis en seminario, frekventante samtempe klasojn en Lviva Universitato. Pastris en kelkaj vilaĝoj. Mortis pro la ftizo.
Kun la samseminarianoj Jakiv Holovackij kaj Ivan Vahileviĉ (oni nomis ilin Rutena triopo) fondis la rondeton de progresema junularo, kiu celis plialtigi ukrainan kulturon en Galicio, fari primokatan kaj tiam senrajtan ukrainan popolan lingvon la lingvo literatura. En 1837 en Budapeŝto aperis kreita de la triopo almanako Dnistra Niksino, kien eniris multaj verkoj de Ŝaŝkeviĉ.
La poeto la unua en Galicio deklaris la ideon de unueco de la tuta ukraina popolo, prikantis ĝian heroan pasintecon, batalon kontraŭ socia kaj nacia subpremo.
Laŭ esprimo de Ivan Franko, "nova estis la spirito de la poezio de Ŝaŝkeviĉ, freŝa kaj originala; nova estis ĝia individua, sunjektiva karaktero, kiu ebligas al ni en ĉiu verko, en ĉiu verso vidi la personecon de la poeto, lian simpatian naturon kaj sinceran koron. El la versaĵoj de Ŝaŝkeviĉ ĉe ni unuafoje ekblovis la poezispirito de la XIX jarcento".
Poemojn de la poeto por la Ukraina antologio esperantigis Hnat Jakimĉuk kaj Volodimir Pacjurko.