Medişoru Mare
El Vikipedio
Medişoru Mare (mediŝoru) (hungare :Medesér) estas vilaĝo en Rumanio sur la suda rando de la montetaro de Salregiono sur la bordo de la rivereto Blanka Njiko, nordoriente de Cristuru Secuiesc. En 1910 ĝi havis 915 loĝantojn (hungaroj); en 1992 1 mil 075 (98% hungaroj). Administre ĝi apartenas al Şimoneşti. Ĝi estis unue menciita skribe en 1333 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye).