Metroa vagono
El Vikipedio
Metroa vagono estas vagono, destinita por uzado en metroo.
Metroo entute estas destinita por veturigi pasaĝerojn, do plejmulto da metroaj vagonoj estas pasaĝeraj, sed aliaj tipoj ankaŭ ekzistas:
- Lokomotivo;
- Platforma vagono;
- Trakmezurila vagono;
- Difektserĉa vagono;
- Por konstrui kaj ripari la trakon;
- Por lavi tunelon;
- Gruo.
Metroo kutime havas dimensiojn de vojoj je larĝo kaj alto malpli grandaj ol en normala fervojo, do ĉiuj vagonoj de metroo ankaŭ estas malpli grandaj.
Ĉar eliĝaj gasoj de dizela motoro tute plimalbonigus aeron en metroaj tuneloj, pasaĝeraj trajnoj tie estas elektrotrajnoj, do metroaj vagonoj estas vagonoj de elektrotrajnoj. Alia kaŭzo fari elektrotrajnoj estas tio, ke ili povas rapide plirapidiĝi. Kutime la vagonoj prenas elektron de tria relo, sed en iuj metrooj supertraka kontakta linio ankaŭ estas uzata.
Veturaĵo en metroo daŭras mallonge, do pasaĝeroj povas stari en vagonoj. Kaj ankaŭ starantaj pasaĝeroj okupas malpli grandan lokon ol sidantaj. Do pro ĉi tio metroaj vagonaj havas malgrandan kvanton da seĝoj kaj grandan lokon por stari.
Ankaŭ gravas garantii bonan ventadon en vagonoj ĉar ofte tie estas multegaj homoj. (80% da pereoj en metrooj estas pro varmo, prema aero kaj nesufiĉa ventado, kaj nur 20% pro falado sub trajnojn.)
Malgraŭ siaj malargablaj eliĝaj gasoj dizelaj lokomotivoj estadas en metroo, sed nur por akcesoraj celoj kaj estas uzataj malofte. Pro mankoj de dizelaj lokomotivoj por uzado en metroo, tie estadas ankaŭ akumulatoraj lokomotivoj. Neceso de uzado de ili estas pro tio, ke la tria relo kun granda tensio estas danĝera por homoj se ili iradas sur trakoj, do dum flegado kaj riparado de trakoj kaj aliaj sistemoj oni malŝaltas elektron en la tria relo. Kaj tiam estas bezonataj lokomotivoj, kiuj povas veturi per sia propra fonto de energio.