Miĥail Gromov
El Vikipedio
vidu ankaŭ Miĥail Gromov (matematikisto)
Miĥail Miĥajloviĉ Gromov (ruse Михаил Михайлович Громов naskiĝis la 24-an de februaro 1899 en Tver kaj mortis la 22-an de januaro 1985 en Moskvo) estis soveta piloto.
Gromov eksoldatis en 1918 kaj estis trejnita al piloto. Li partoprenis tiel la rusan internan militon kaj iĝis finfine testpiloto kaj fluginstruisto. Li iĝis precipe konata pro siaj distaj flugoj.
Li flugis en 1925 per Tupoljev ANT-3 de Moskvo al Pekino (ĉ. 7000 km). Unu jaron poste, li flugis per samtipa aviadilo la staciojn Moskvo-Parizo-Romo-Vieno-Varsovo kaj reen al Moskvo. Li flugis en 1929 gper Tupoljev ANT-9 ĝis Marseljo.
Gromov atingis en 1934 absolutan flugrekordon per Tupoljev ANT-25 - sen surteriĝo - kaj kun revena al la startejo (ĉ. 12411 km). Li sukcesis en 1937 per samtima aviadilo flugi de Siberio super Siberio, Norda poluso,Vancouver ĝis San Jacinto en Kalifornio(10148 km). Kunpilotoj estis Danilin kaj Jumaŝev.
Li laboris ekde 1937 kiel profesoro. Dum la dua mondmilito, Gromov estis komandanto de la 1-a aerarmeo kaj estis unua direktoro de LII. Pos la mondmilito, li laboris kiel vickomandanto pri la dist-flugaj aerfortoj. Li retiriĝis en 1955 de la aviado, sed estis ankaŭ reprezentanto en la rusa parlamento.
La avioesplora instituto LII en Ĵukovskij estas nomumita post li.