Mikola Rudenko
El Vikipedio
Rudenko Mikola ukraine Микола Руденко (1920-2004) - poeto, prozisto, filozofo, soci-politika aganto.
Naskiĝis en Donecka provinco, atestinto de Holodomoro, partopreninto de la 2-a mondmilito.
Redaktis literaturan revuon "Dnipro" (1947-1950), estis unu el tri fondintoj de la Ukraina Helsinka unio.
1977 - arestita kaj malliberigita pro la kontraŭ-soveta propagando. Post la liberiĝo (1988) elmigris, sed revenis Ukrainion en 1992. Entombigita en Kijivo.
Aŭtoris 9 poemkolektojn, multajn novelojn kaj kelkajn romanojn. Membro de franca kaj japana PEN-centroj. Laŭreato de Ŝevĉenka ŝtata premio (1993), Heroo de Ukrainio (2000).