Milaş
El Vikipedio
Milaş (milaŝ) hungare:Nagynyulas) estas komunumo en Rumanio sude de Bistriţa. En 1910 ĝi havis 1 491 loĝantojn (rumanoj, hungaroj); en 1992 1 017 (rumanoj). Ĝia unua mencio skribe estas en 1315. Ĝia hungara loĝantaro pereis en la 17-a jarcento. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Kolozs vármegye). Administre apartenas al ĝi Comlod (Komlód), Ghemeş (Gémestanya), Hirean (Hiránytanya), Orosfaia (Oroszfája).