Morkelo
El Vikipedio
?Morkelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Morchella angusticeps |
Morkelo (Morchella) estas genro de grandaj askofungoj kun granda, fragile karneca fruktokorpo, havante kvazaŭ pufe kavan stipon kaj nesimetrie rondforman aŭ konusforman ĉapelon, kies surfaco havas mallarĝajn laŭlongajn kaj laŭlarĝajn listelojn, inter kiuj troviĝas kavoj. Surteraj fungoj estas manĝeblaj.
- manĝebla morkelo (Morchella esculenta) pinta ĉapelo kun abelĉelsimila surfaco
- bohemia morkelo (Vepra bohemica) sonorilego-simila ĉapelo, kiu nur pinte kunkereskis kun la stumpo.