Mundolingvo
El Vikipedio
Lingvistiko > Planaj lingvoj > Mundolingue
Mundolingvo, Mundolingue, ankaŭ nomata MundoLingue, Mundo Lingue kaj Mondolingue, estas internacia planlingvo proponita en 1890 de aŭstra eksvolapukisto Julius Lott (1845-1905). Mundolingue estas la unua projekto de naturalisma planlingvo, kiu kombinu plej grandan naturecon kun plej granda reguleco, kaj, kune Latino sen fleksio estas unu el la fontoj de Okcidentalo kaj Interlingvao. Lott ekis labori en sia projekto en 1888, do li plej eble ne konis Esperanton.
Ekzemplo: Amabil amico, Con grand satisfaction mi ha lect tei letter de mundolingue. Le possibilita de un universal lingue pro le civilisat nations ne esse dubitabil, nam noi ha tot elements pro un tal lingue in nostri lingues, sciences, et cetera.
Traduko: "Afabla amiko, kun granda kontentigo mi legis vian leteron pri mundolingvo. La ebleco de universala lingvo por la civilizitaj nacioj ne estas (pri)dubebla, ĉar ni havas ĉiujn elementojn por tia lingvo en niaj lingvoj, sciencoj, ktp."
Unuaj versoj de Patro nia: Patre nostre resident in cele, tei nomine e sanctificat, tei regne vole venir a nostri, tei voluntate e exequer ne solu in cele ma eti in terre.
[redaktu] Morfologio
- -Nevariebla adjektivo;
- -Substantivo varias nur en pluralo (-s);
- -Personaj pronomoj: mi (mi), tu (ci/vi), elo (li, ĝi), ela (ŝi, ĝi), noi (ni), voi (vi), elos (ili vira, ĝia al vira + ina + ĝia), elas (ili ina);
- - Posesivoj mei (mi/mia), tei (cia/via), sei(sia, ĝia, lia, ŝia, ilia), nostri (nia), vostri (via);
- - Konjunkcioj: ergo (do, sekve), quia (ke), etsi (kvankam), ut (por ke, ke), usque (ĝis);
- - Neregulaj ŝanĝoj de vortradikoj: vider - vision (vidi/vido), scriber-scriptor (skribi/skribisto), mover - motion (movi/movo);
- - Nombroj (1-10): un, du, tri, quar, quin, sex, sept, oct, nove, dece;
[redaktu] Bibliografio
Lott, Julius.,br> Eine Compromiss-Sprache als beste und einfachste Losung...
Wien: 1889 (32 p.)
La projekto ricevis la bibliotekan klasifikon 418.1 de Biblioteko Butler.