Niĵino
El Vikipedio
Niĵino ukraine Ніжин - urbo en Ĉernihiva provinco, situas ĉe la rivero Oster, 80 km de Ĉernihivo. Loĝantaro - 76 000.
Unue la urbo estis menciita en kronikoj de la jaro 1078, en 1625 la Magdeburga juro estis donita al ĝi. De la 17-a jc. ekzistas fortikaĵo kun 11 turoj.
En la urbo estas pedagogia instituto, vizitindaj estas multaj preĝejoj, muzeo de Nikolaj Gogol.