Novkastela Esperanto Societo
El Vikipedio
La Novkastela Esperanto-Societo ekzistas ekde Marto 2001, kaj estas organizaĵo kiu promocias la internacian lingvon Esperanto.
Novkastelo estas havenurbo 160km norde de Sidnejo, en Aŭstralio. NES estas loka grupo en la Esperanto-Federacio de Novsudkimrio kaj en la Aŭstralia Esperanto-Asocio.
[redaktu] Historio
Laŭ la libro "Esperanto en Aŭstralio" verkita de Ray Ross, Esperanto unue aperis en Novkastelo en 1923 kun klaso ĉe WEA (Worker's Education Association - Laborista Edukado-Asocio) kun 30 partoprenintoj.
En 1980, estis malgranda grupo en Novkastelo pri kiu oni scias malmulton.
En 2002, la Novkastela Esperanto-Asocio stariĝis de tiama 13-jaraĝulo Jonathan Moylan, kaj la grupo baldaŭ ŝanĝis la nomon al Novkastela Esperanto-Societo. La grupo organizis kursetojn kaj budojn ĉe lokaj festoj kiel Stomp, Fiesta, ktp. En 2003, NES, kune kun la Huntera Branĉo de la Aŭstralia Asocio pri Unuiĝintaj Nacioj kaj la Multkreda Asocio de Novkastelo, okazigis seminarion pri Esperanto ĉe la Universitato de Novkastelo. Ĉeestis, interalie, la federa parlamentano pri Novkastelo, Sharon Grierson, kaj la tiama Prezidanto de la Aŭstralia Esperanto-Asocio, Matthew Maguire.
En 2004, WEA (vd. supre) decidis denove fari kurson pri Esperanto instruata de S-ro Moylan kaj tiu lasta okazigis postan kurson ĉe la Migrant Resource Centre (Migrintula Rimed-Centro) en 2005. En 2004, NES ankaŭ helpis la Hunteran Branĉon de la Aŭstralia Asocio pri Unuiĝintaj Nacioj okazigi feston ĉe la urbodomo por la internacia tago pri homaj rajtoj kaj la samtaga 50a datreveno de la Rezolucio de Montevideo pri Esperanto.