Ocland
El Vikipedio
Ocland (hungare: Oklánd estas komunumo en Rumanio sur la bordo de la Malgranda Homorodo sudoriente de Odorheiu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 939 kaj en 1992 566 loĝantojn (hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1546. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Udvarhely vármegye). Sur ĝia teritorio troviĝas minerelakvaj fontoj. Apartenas al ĝi administre Crăciunel, Satu Nou (Ocland). En reformita preĝejo troviĝas pentrita ligna baldakeno el 1771. La kasonoj en la navo estas faritaj de András Elekes Asztalos.