Oksikoko
El Vikipedio
Dosiero:Information-silk.pngOksikoko | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() |
||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
||||||||||||||
Vaccinium oxycoccus |
Oksikoko striktasence estas specio de vakcinio (Vacinium oxycoccos).
Larĝasence, oksikoko estas la nomo de grupo de vakciniaj specioj ampleksanta la vakcinian subgenron Oxycoccus. Laŭ tiu senco, estas kvar specioj de oksikokoj:
- Ordinara oksikoko (Vaccinium oxycoccos aŭ Oxycoccus palustris); kreskas en vasta areo de Norda Eŭrazio kaj Norda Ameriko
- Amerika oksikoko (Vaccinium macrocarpon); kreskas nur en okcidenta parto de Norda Ameriko
- Malgranda oksikoko (Vaccinium microcarpum); malpli granda, kreskas nur en nordaj Eŭropo kaj Azio
- Monta oksikoko (Vaccinium erythrocarpum aŭ Oxycoccus erythrocarpus); kreskas en sudorienta Nordameriko kaj orienta Azio