Olše
El Vikipedio
Olše (ĉeĥe: olše = alno) estas signifa rivero en nordorienta Moravio. La rivero deakvigas montaron Beskydy. Olše fontas en teritorio de Pollando (pole Olza), en teritorion de Ĉeĥio ĝi alfluas sub Bukovec ĉe Jablunkov kaj ĝi enfluas en riveron Odra norde de urbo Bohumín. Ĝia longeco en la teritorio de Ĉeĥio estas 89 km. Olše kolektas siajn alfluojn preskaŭ ekskluzive el la maldekstra flanko. La rivero kreas en kelkaj sektoroj la naturan ĉeĥa-polan ŝtatlimon, la plej longa ŝtatlima sektoro kondukas ekde urbo Český Těšín ĝis urbo Karviná.
La supra fluo de la rivero en teritorio de Pollando havas torentan karakteron; kiam la rivero estas enirinta en la ĉirkaŭaĵon de urbo Jablunkov, ĝia fluo kvietiĝante daŭrigas inter herbejoj, sub Jablunkov la fluo denove plialtiĝas kaj aperas sojloj kaj kaskadoj. Ĉe Hrádek la fluo denove malrapidiĝas kaj la rivero trafluas tra dense loĝigita, industria regiono. Sur Olše estas metitaj gravaj sidej- kaj industriaj centroj de norda Moravio, nome urboj Třinec, Český Těšín kaj Karviná.