Oleh Olĵiĉ
El Vikipedio
Olĵiĉ-Kandiba Oleh ukraine Олег Ольжич-Кандиба (1907-1944) - ukraina arkeologo, poeto, politika aganto, filo de Oleksandr Olesj.
Naskiĝis en Ĵitomir, en 1923 kun familio elmigris en Ĉeĥoslovakion. Studis arĥeologion en Universitato de Karolo (Prago). Doktoriĝis en 1930. Kiel arĥeologo partoprenis esplorojn en Galicio, Pollando, Germanio, Usono, lekciis en la universitato de Harvard.
De 1929 - membro de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj (OUN), 1939-41 estris ĝian Revolucian Tribunalon. En 1941-42 laboris en Kijivo, de 1942 - en Lvivo. Vicestro de OUN (branĉo de A. Melnik), estro (1944). Fine de majo 1944 - arestita de gestapo, sendita al koncentrejo Sachenhausen. Mortis dum torturado la 10an de junio 1944.
En Kijivo estas planata starigo de monumento al O. Olĵiĉ-Kandiba.
Liaj unuaj poemkolektoj aperis en 1930-aj jaroj. Por Ukraina antologio poemojn de Oleh Olĵiĉ esperantigis Kris Long.