Orienta ĉefkanalo
El Vikipedio
La Orienta ĉefkanalo (hungare Keleti-fõcsatorna) estas kanalo en Hungario, longa 110 (aŭ 98 km) km inter la Tiso kaj Berettyó. Ĝi fluas de la akvoŝtuparo de Tiszalök, el la Tiso kaj alfluas la riveron Berettyó ĉe Bakonszeg. La planado de la ĉefkanalo komenciĝis jam en la 1830-aj jaroj, sed oni komencis la laborojn nur en la 1940-aj jaroj, ĉefe solvi la problemon de la akvumado de al plej malseka regiono de Hungario. Oni konstruis 25 km (el la meza parto), kiam alvenis la dua mondmilito.
La finajn planojn pretigis inĝeniero de Mélyépterv, Gyula Jolánkai, kun planoj de la akvocentralo de Tiszalök. La konstruado daŭris ekde 1951 kaj atingis en 1954 Hajdúszoboszló, 1955 Tetétlen. La orienta ĉefkanalo estis finkonstruita en 1956 [1] kaj servis por akvumado kaj akvoprovizo. Nuntempe suda parto estas ŝatata ripozejo por loĝantoj.
La kanala fluejo larĝas ĉ. 25-30 m, profundas 3-4 m. Ĝia maksimuma akvoporto estas 60 m3/s. Pro la tre malgranda altodiferenco, la akvo fluas tre malrapide, tiel la supra parto ofte ŝlimiĝas. Post Tiszavasvári elbranĉiĝas el ĝi la Okcidenta ĉefkanalo (akvoporto 25 m3/s).
Kvankam oni planis la kanalon ŝipebla, por transporti de ŝutvaroj, oni neniam uzis ĝin por tio.
Gravaj apudaj ruboj estas Tiszalök, Tiszavasvári, Hajdúnánás, Hajdúböszörmény, Balmazújváros, Hajdúszoboszló, Bakonszeg, Berettyóújfalu.