Orkrono
El Vikipedio
[redaktu] Monunuo
La orkrono estis orbaza monunuo en la Aŭstra-Hungara monarĥio, enkondukita la 1-an de januaro en 1900 anstataŭ la arĝent-baza forinto. Ĝi havis la valorojn de 10, 20, kaj 100 kronojn elé oro. Oni produktis el unu kg da pura horo 328 dek-kronojn, tiu unu dekkrono enhavis 3,04878 g da pura oro. La orkrono estis oficiala pagrimedo ĝis 1927.
[redaktu] Agrokvalifikiga mezurunuo en Hungario
La orkrono estas ankaŭ nun uzata agrokvalifikiga mezurnombro, karakterizante puran profiton de ia agrounuo (ekz. 1 katastra arpento). Tiel tiu nombro montras profiteblecon, situon, kultiveblecon de la agro.
Oni donis la valoron ekde 1875 (enkonduko de la agra katastro) ĝis 1900 en forinto, poste en orkrono, kaj oni pagis (agro)imposton laŭ tiu valoro. Kvankam ekde 1875 grave ŝanĝiĝis la agrikulturaj kaj ekonomiaj cirkonstancoj, oni do uzas ĝin kiel relativan valor-nombron.
En Hungario la averaĝa orkrona valoro de 1 hektaro estas 19.