P. M. Mabesoone
El Vikipedio
P. M. MABESOONE (1901-1996) mortis la 13-an de majo en Harderwijk (Nederlando). Ekde 1930 li plenumis dum multaj jaroj diversajn estrarajn taskojn en la tiama landa asocio La Estonto Estas Nia (LEEN), kies honora membro li iĝis en 1946. Komitatano de UEA inter 1953 kaj 1958, li oficis kiel ties estrarano pri financoj kaj administrado (1955-57), kaj kiel vicprezidanto ( 1956-57). Lia nomo estas ligita al la Mabesoone-fonduso, kiu subvencias gravajn agadojn en Nederlando.