Pantelegrafo
El Vikipedio
La pantelegrafo estis evoluita de Giovanni Caselli. Ĝi estis sistemo de sendo kaj ricevo de bildoj tra longa distanco, per telegrafo. La transportitaj bildoj estis reproduktitaj elektrokemie. Tiu aparato estis konsidereble la unua prototipo de la faksaparato.
Ĝi estis uzata fare de Napoleono la 3-a kaj oni sendis pli ol 5000 bildojn en 1870.