Petrologio
El Vikipedio
Petrologio estas la scienca fako pri la strukturo kaj la ekesto de la ŝtonaĵoj respektive rokaĵoj (petroj). Ĝi estas subfako de la geosciencoj (tersciencoj).
La Petrologio dividiĝas je priskriba parto, la Petrografio, kaj je la Petrologio striktasence, kiu esploras la ekeston (genezon) de la petroj plus iliaj geokemiaj kaj geofizikaj ekestokondiĉoj.
La Petrografio donas nomojn al la ŝtonaĵoj, priskribas ilian strukturon, ilian troviĝon en iom grandskala geologia ĉirkaŭejo, kaj iliajn kemiajn/mineralogiajn ecojn. En la petrologio oni kombinas la metodojn de la geokemio (kemian analitikon) kun la metodoj de la Petrografio (Naturobservadoj kaj maldikŝlif-esploroj je ŝtonaĵpreparatoj). Krome oni provas ekkompreni la naturon per eksperimenta ripeto.
La Petrologio distingas tri grupojn de ŝtonaĵoj, laŭ ilia ekesto: