Philip José Farmer
El Vikipedio
Philip José FARMER [FILip ĥoZE FARmar] (naskiĝis la 26-an de januaro 1918 en North Terre Haute en Indianao) estas usona verkisto, plej konata pro siaj sciencfikciaj kaj fantastaj romanoj kaj noveloj.
Multe da lia verko temas pri reinterpretado de iamaj personoj el fikcio kaj historio, ekzemple The Other Log of Phileas Fogg (La alia loglibro de Phileas Fogg), en kiu li plenigas la tempotruojn el la Le tour du monde en quatre-vingt jours (Ĉirkaŭ la mondo en okdek tagoj) de Jules Verne per interplaneda milito, aŭ lia romanserio Riverworld (Rivermondo), kiu pritraktas la aventurojn de Richard Francis Burton kaj Mark Twain tra bizara postmorta mondo, kie ĉiun homon iam vivintan revivigis samtempe iu mistera povo.
En ties 2-a volumo The Fabulous Riverboat ("La fabela riverŝipo"), Hermann Göring predikas pacan religion de Eklezio de la Dua Ŝanco pere de Esperanto, komuna lingvo de resurektinta homaro. Samuel Longhorn CLEMENS (Mark Twain) fondas landon nomitan "Parolando".
La verkoj de Farmer ofte enhavas seksumajn temojn: lia kolekto de noveloj Strange Relations (Strangaj rilatoj) estis rimarkinda evento en la historio de seksumado en sciencfikcio.