Plăieşii de Jos
El Vikipedio
Plăieşii de Jos (hungare: Kászonaltíz) estas vilaĝo en Rumanio en la valo de rivereto Kaŝino sudoriente de Miercurea Ciuc. En 1910 ĝi havis 985 loĝantojn, kaj en 1992 493 (94% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1332 kiel ekleziejo. Ĝi estis ĉikseĝa vilaĝo kaj de 1876 apartenis al Csík vármegye. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario. Tie naskiĝis Simeon Ráduly (1872-1905), literatur-kaj muzikhistoriisto.