Promesoj
El Vikipedio
Promesoj. Kartetoj, aldonitaj al la unuaj lernolibroj de Z, kies teksto estas la jena: „Mi subskribinto, promesas ellerni la proponitan de D-ro Esperanto lingvon internacian, se estos montrita, ke dek milionoj personoj donis publike tian saman promeson.“ Subskribo. Sur la dorsa flanko: nomo, adreso. Personoj, principe kontraŭaj al ideo de lingvo int., aŭ neantaj ĝian eblecon, estis petataj resendi la karteton kun subskribo: „kontraŭ“. Tiuj, kiuj estis pretaj ellerni la lingvon en ĉiu okazo, sendepende de nombro de adeptoj, devis respondi per la vorto „senkondiĉe“. ŜIRJAEV.