Pusztaföldvár
El Vikipedio
Pusztaföldvár [pustafoldva:r] estas vilaĝo en Hungario, departemento Békés, kun ĉ. 2000 loĝantoj.
Ĝi estis unuafoje menciita en 1463, kiam la komunumo estis posedaĵo de Hunyadi. La vilaĝo detruiĝis en 1596, renaskiĝis en 1841.
Sudoriente de la vilaĝo troviĝas la mur-restaĵoj de antikva grunda fortikaĵo de la keltoj.
En la vilaĝo naskiĝis skulptisto András Kiss Nagy, Kossuth-premiita.
Rande de Pusztaföldvár troviĝas la prarazeno de Tatársánc.