Racu
El Vikipedio
Racu (hungare: Csíkrákos) estas vilaĝo en Rumanio en la valo de la Olt (rivero) norde de Miercurea Ciuc. En 1910 nombris 1 mil 604; en 1992 1 mil 160 loĝantojn (99,5% hungaroj). Administre apartenas al Siculeni. Ĝia unua skriba menciaĵo ests en 1332 kiel ekleziejo. En 1764 ĉi tie kunvenis la sikuloj por protesti kontraŭ la envicigo en landlimgardistaron. Vidu: Siculicidium. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Csík vármegye). En 1907 Béla Bartók kolektis tie 43 popolmelodiojn.
Renomaj personoj
- Mihály Cserei (21-a de oktobro 1667 aŭ 1688 - Aita Mare, 22-a de aprilo 1756, historiisto.
- Péter Zöld (Siculeni, 21-a de septembro 1727 - 25-a de junio 1795, historiisto, katolika pastro.
- Béla Kölönte (1883-1934, historiisto, verkisto;
- Bálint Sárosi (1-a de januaro 1925) muzikologo, popolmuzikesploristo, komponisto.
- Erzsébet Borbáth (*22-a de novembro 1945), instruistino pri la hungara kaj rumana lingvoj kaj literaturoj, lernejestro en Miercurea Ciuc agantino fervora por la denasklingva instruado de ĉanghungaroj de Moldovo.
Eksteraj ligiloj