Reci
El Vikipedio
Reci (hungare: Réty) estas komunumo en Rumanio oriente de Sfântu Gheorghe. En 1910 ĝi havis 903 loĝantojn (hungaroj) kaj en 1992 1417 (hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1334 kiel ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Ĝi unuiĝis kun Comolău en 1964. Administre apartenas al ĝi Bita, Aninoasa (Covasna), Saciova. Ĝia reformita preĝejo havas lignan baldakenon pentritan antaŭ 1626 de nekonata artisto. Ĝi estis repentrita.
[redaktu] Renomaj personoj
- János Csősz (1848-1910), instruisto, tradukisto, redaktoro.
- Pál Kováts (1902-1978), pastro, redaktoro.
- Anikó Salamon (1945-1981), folkloristo, etnografia verkisto.