Red Dwarf
El Vikipedio
Red Dwarf (anglalingve por ruĝa nano) estas brita sciencefikcia komedia televida serio kiu daŭris ok sezonojn. Ĝin kreis kaj verkis Grant Naylor (pseŭdonimo por la du verkistoj Rob Grant kaj Doug Naylor. La serio temis la kosmoŝipon Red Dwarf en la fora estonteco, kaj aperis per BBC2.
La serio estas notinda por esperantistoj ĉar ĝi situas en estonteco kun du ĉefaj lingvoj: angla lingvo kaj Esperanto. Signoj en la kosmoŝipo aperis dulingve, kaj Esperanto estas parolata en kelkaj epizodoj. Pli specife, en la unuaj du sezonoj, parto de la komploto estis, ke oni atendas ke la ŝipanoj scipovu Esperanton. La roluloj Kryten, Lister kaj Holly montris almenaŭ pasivan regadon pri la lingvo, sed la sentaŭgulo Rimmer ne povis.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- "Red Dwarf" ĉe imdb.com (anglalingve)
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.