Reginald Heber
El Vikipedio
Reginald Heber (21-a de aprilo, 1783 - 3-a de aprilo, 1826) estis angla pastro kaj verkisto. Li servis kiel la anglikana episkopo de Kalkato (1823-1826). Li naskiĝis en Malpas, en Ĉeŝiro, kaj mortis en Tiruchirapalli en suda Barato. Bishop Heber College en tiu urbo portas lian nomon. Statuo pri li estas starigita en Kalkato.
Heber verkis multe, en multaj ĝenroj, sed lia hodiaŭa memoro baziĝas preskaŭ tute sur liaj himnoj, el kiuj almenaŭ kvin eldoniĝis en tradukoj esperantaj.
[redaktu] Fonto
Tiu ĉi artikolo estas bazita sur la pli ampleksa artikolo en la angla Vikipedio, en:Reginald Heber.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Paĝo pri Heber en TTT-Himnaro Cigneta
- Paĝo ĉe "Hymnsandcarolsofchristmas.com" (anglalingva retejo pri Kristnasko)
- Paĝo pri Heber ĉe "Cyberhymnal.org" (anglalingva rethimnaro)