Relajso
El Vikipedio
Relajso estas teknika aparato, kiu ricevas malfortan efikon kaj re- aŭ plusendas pli fortan samspecan efikon. Esence ĝi do estas amplifilo.
La plej tradicia relajso estas la elektra-magneta relajso. Ĝi estas elektra ŝaltilo funkciigata per malforta signalo. Tradicie temis pri elektromagneto, per kiu malforta elektra kurento povis movi brakon, kiu ŝaltis multe pli fortan kurenton. Alia funkcio de tia relajso estas la inversigo de signalo: la brako povas ankaŭ interrompi signalon. Kroma, sed ne neglektinda funkcio de tia relajso estas, ke ĝi diskretigas la signalon: se la eniga signalo iomete perturbiĝas, tio ne efikas al la eligata.
En radio-tekniko relajso estas stacio, kiu ricevas elekromagnetan ondaron kaj plusendas tiun signalon plifortigitan. Por eviti fuŝan ciklon tio normale signifas, ke la plifortigita signalo estu precize direktita aŭ uzu alian frekvencon.
Etimologie la vorto devenas de la franca esprimo relais [rele], kiu signifas stacion, en kiu poŝtaj kaleŝoj povis ŝanĝi laciĝintajn ĉevalojn al freŝaj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- http://www.relaycenter.com/cgi-bin/glossary.pl
- http://www.relaycenter.com/cgi-bin/guide.pl
- http://www.uoguelph.ca/~antoon/circ/solidstate.html
- http://www.azettler.com
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |