Restoracioj de l' koro
El Vikipedio
La Restoracioj de l' koro, en la franca Restos du Cœur (aŭ pli formale Les Restaurants du Cœur - Relais du Cœur) estas aro de francaj nacia kaj 113 departementaj asocioj. Ilia celo estas disdonado de manĝaĵoj al malriĉuloj.
Ili estis kreitaj en 1985 de la franca komikulo kaj aktoro Coluche.
Por Coluche estis grava afero, batali kontraŭ racismo kaj malriĉeco per humuro kaj spritaĵoj en siaj filmoj kaj surscenaĵoj.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Oficiala ttt-ejo (france)
- Restoracio de l' koro en Leipzig (germane)