Richard Hirsch
El Vikipedio
Richard HIRSCH (naskiĝis 1924) estas germana esperantisto, emerita oficisto, honora membro de UEA.
Lerninte la lingvon en 1948, li iĝis UEA-delegito en 1953, gvidis LKK de landa E-kongreso (1961), aktivis en la regiona movado. Ekde 1973, kiam li elektiĝis ĝenerala sekretario de Germana E-Asocio, lia nomo sinonimas kun preskaŭ ĉiu administra kaj organiza laboro en GEA. Li estis komitatano de UEA (1973-1989) kaj volontule (1977-1989) administris la Delegitan Reton, prizorgis Societon Zamenhof kaj Fondaĵon Canuto. Hirsch estas jam de 20 jaroj kotizperanto de UEA (lia edzino estas la ĉefdelegito).