Roĝer Borĝes
El Vikipedio
Roĝer BORĜES estas muzik-produktisto el Brazilo, kiu rolas kiel diskĵokeo ekde 1999. Li jam prezentiĝis eksterlande en la plej malproksimaj dancejoj - de San Francisco al Nov-Delhio, de Londono al Ushuaia. En Esperantujo, liaj prezentoj inkluzivas, sed ne limitiĝas al multaj Brazilaj Kongresoj (Braziljo, Petropolis, Pato Branko), IJK-oj (Svedio, Pollando) kaj KEF (Finnlando). Plena kalendaro troviĝas ĉe lia blogo.
Dum 2001 aperis lia unua KD en esperanto, "Muziko Elektronika". Unu jaro poste, li estis invitita de Floreal Martorell al surbendigado en Francio de 3 titoloj por la Elektronika Kompilo de Vinilkosmo. En 2003 li mem-eldonis novan propran albumon, "Sendependa", kies MP3 versio elŝuteblas de propra retejo.