Roald Amundsen
El Vikipedio
Roald Engelbregt Gravning AMUNDSEN [RUal Amunsn] (naskiĝis la 16-an de julio 1872, mortis la 18-an de junio 1928) estis norvega esploristo. Li estis la unua homo kiu atingis la Sudan Poluson je la 14-a de decembro 1911.
Kune kun Olva Bjaaland, Helmer Hanssen, Sverre Hassel kaj Oscar Wisting li atingis la poluson 35 tagojn antaŭ ekspedicio gvidata de Robert Falcon Scott. Ĉar neniu el la du ekspedicioj havis kun si radiotelegrafiilon, lia sukceso konatiĝis nur la 7-an de marto 1912. Amundsen verkis pri sia vojaĝo libron.
En 1926 Amundsen kaj la itala generalo Umberto Nobile faris ekspedicion en aerŝipo, kiu de Spicbergo iris al Alasko, superflugante la nordan poluson je la 11-a de majo. Sian aerŝipon ili nomis Norge (Norvegio). En 1928 Nobile ekiris al plia ekspedicio nordpolusa en aerŝipo Italia (Italio). Kiam Amundsen aŭdis, ke la ekspedicio akcidentis, li organizis sav-ekspedicion en aviadilo, kiu tamen neniam estis retrovita.
Internacia esplora stacio ĉe la suda poluso portas la nomon de Amundsen kaj de lia rivalo Scott. Parto de la maro ĉirkaŭ Antarktio estas nomita laŭ Amundsen. Ankaŭ kratero proksime de la suda poluso de Luno portas lian nomon.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://odin.dep.no/odin/engelsk/norway/history/032005-990461/index-dok000-b-n-a.html
http://etext.library.adelaide.edu.au/a/amundsen_r/southpole
http://mymultimedia.narod.ru/biogr/amundsen/am.htm
http://www.norge.ru/history/raylamyndsen.html
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj eksteraj ligiloj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn eksterajn ligilojn kaj metos ilin en la artikolon. |
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |