Romano
El Vikipedio
Literaturo > beletro > prozo > Romano
Romano estas literatura eposa proza verko, konsistanta el longa rakonto pri image elpensitaj aŭ aranĝitaj faktoj. Romano estas moderna formo de eposo, sed distinge de popola eposo, kie persono kaj popolanimo estas neapartigeblaj, la romano priskribas la vivon de persono kaj socian vivon kiel sendependajn realaĵojn.
Ĝi fariĝis populara en Francio de 1200 kaj disvastigis tra Eŭropo. Ekzistis kavaliraj romanoj pri legenda reĝo Arturo, pri aventuroj de Karlomano kaj romanoj pri klasikaj temoj.
En la 18-a jarcento disvolviĝis du ĉefaj specoj: socia-ĉiutageca (G.Fielding, T.Smollett) kaj psikologia (S.Richardson, J.J.Rousseau, J.W. Goethe). Romantikistoj kreas historiajn romanojn (W. Scott). De la 1830-aj jaroj komenciĝis la klasika epoko de romanoj de kritika realismo: Stendhal, H.de Balzac, Ch. Dickens, W.Thackerrey, G. Flaubert, L. Tolstoj, F.Dostojevskij, B.P. Galdós...
En la 20-a jarcento la termino “romantika romano’ estis apartigita de “vivromanoj” en okcidenta literaturo. Plej grandaj romanistoj de la 20-a jc. estis: M.Gorkij, A.France, R.Rolland, Th. Mann, J. Galswarthy, W. Faulkner, R. Tagore, M. Ŝoloĥov. Modernismaj romanistoj estas: M. Proust, J. Joyce, F. Kafka.
Romanoj povas esti: biografiaj, aventuraj, detektivaj, hororaj, sciencfikciaj.
La vorto romano devenas de la vorto romanz, kiun oni uzis en Francio ekde la 12-a jarcento parolante pri verkoj skribitaj en popola lingvo (lingua romana) aŭ latinida kaj ne en la latina.
[redaktu] Proprecoj de romano
La plej multajn romanojn karakterizas jenaj ecoj, tamen eblas esceptoj:
- La romano intencas (ankaŭ) amuzi.
- La temaĵo estas plene fikcia.
- La temaĵo aperas realece prezentita kaj pro tio tre ofte prezentas rolon en specifa etoso: Don Kiĥoto en La Mancha.
- Temas pri homaj personoj, iliaj pensoj, sentoj, agoj kaj rilatoj.
- Estas superrigardebla nombro de centraj figuroj.
- Unusola intrigo interligas la eventojn kaj figurojn.
- La ĉefa(j) figuro(j) evoluas/kreskas dum la romano.
Vidu ankaŭ Romano (planlingvo)
[redaktu] Vidu ankaŭ jenon:
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.pierre-marteau.com/resources/novels/texts/q-z-01.html
http://www.pierre-marteau.com/library/e-1700-0002.html#c21
http://visualiseur.bnf.fr/Visualiseur?Destination=Gallica&O=NUMM-57594
http://www.pierre-marteau.com/resources/novels/texts/1712-atalantis.html
![]() |
Ĉi tie estas aldonaj bildoj por la artikolo. Vi povas helpi al Vikipedio se vi elektos la taŭgajn bildojn kaj metos ilin en la artikolon. |