Rustorezista ŝtalo
El Vikipedio
Rustorezista ŝtalo, rustoimuna aŭ neoksidebla ŝtalo
La rustorezista ŝtalo enhavas de 10,5 ĝis 13 procentojn da kromo, kiuj estas solvitaj en aŭstenitaj aŭ feritaj mikskristaloj. La efiko baziĝas sur tio, ke la granda kromproporcio havas protektan funkcion per la dika pasiva surfaca tavolo el kroma oksido. Pluaj alojopartoj kiel nikelo, molibdeno, mangano kaj niobo kondukas al pli korodorezistaj proprecoj.
Ĝi estas uzata en jetmotoroj, produktado de kemiindustriaj instalaĵoj, kuirejaj ujoj, tranĉiloj.
La rustorezista ŝtalo estis patentigita en 1912 fare de firmao Fried. Krupp AG en Essen kaj la produktado rapide elvolviĝis.