Saint-Paul-sur-Ubaye
El Vikipedio
Saint-Paul-sur-Ubaye estas franca vilaĝo de 190 loĝantoj (en 1999), situante en la departemento Alpes-de-Haute-Provence kaj la regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura.
Kun 205,55 kvadrataj kilometroj, Saint-Paul-sur-Ubaye estas unu el la plej vastaj komunumoj de Francio.
[redaktu] Historio
Saint-Paul-sur-Ubaye, kiu dependis, kiel la aliaj vilaĝoj de la Ubaye-valo de la grafo de Provence, donacis sin mem en 1383 al la grafo de Savojo, sen reago de la propra feŭdestro. En 1388 la aliaj vilaĝoj de la valo, sekvos Saint-Paul-sur-Ubaye. Pro tio la valo de Ubaye restos savoja ĝis la traktato de Utrecht en 1713.