San-Marino (urbo)
El Vikipedio
Nomo: | San-Marino (itale San Marino) |
Loĝantaro: | 4.325 (en 1994) |
Koordinatoj: | 43,9° N 12,4° E |
Poŝtkodo: | RSM-47890 |
Blazono: | tri turoj kun plumoj, sube la vorto "libertas" |
Urbo San-Marino (itale (Città di San Marino) estas la ĉefurbo de la samnoma respubliko kaj unu el ties naŭ "kasteloj" (= komunumoj).
Ĝi situas en la centro de la lando sur Monto Titano (750 m). El la montokresto elstaras kvar punktoj:
- La baziliko de S-ta Marino, nomata simple Baziliko de la Sanktulo;
- La "Unua Turo", fortikaĵo nomata Rocca (roko) aŭ Guaita; en ĝi troviĝas la ŝtata pinakoteko, muzeo de pentraĵoj;
- La "Dua Turo", fortikaĵo nomata Cesta (korbo) aŭ Fratta (vepro); en ĝi troviĝas muzeo de antikvaj kaj mezepokaj bataliloj;
- La "Tria Turo", unuopa kvinangula turo nomata "Montale", ne vizitebla.
La urbokerno ĉirkaŭ la Unua Turo estas ĉirkaŭata de urbomuro, kiu, kune kun la surmonta situo, estis bonega defendo kaj garantiis al San-Marino sian sendependecon de la legenda ŝtatfondo en 301. Inter la vala urbo Borgo Maggiore kaj la urbocentro estas niveldiferenco de pli ol 150 metroj. Ĝi estas superebla per krutaj vojoj, per promenejo (Costa dell'Arnella) aŭ per telfero.
San-Marino estas, precipe somere, vizitata de multaj turistoj, kies plejparto tamen restas nur dum kelkaj horoj. Vidindaĵoj, aldone al la jam menciitaj, estas
- Publika Palaco
- Kavo de la arbalestistoj
- Pordo de S-ta Francisko (en la urbomuro)
- Preĝejo de S-ta Francisko
- Preĝejo de la kapucenoj
- Teatro Titano
- Kongresa Palaco
- Muzeo de kuriozaĵoj
Dufoje jare (komence de marto kaj de septembro) okazas la solena transdono de la ŝtatestreco inter la du elektitaj "regantaj kapitanoj", kiuj alternas en tiu posteno.
[redaktu] Trafiko
San-Marino ĝis la Dua mondmilito havis fervojon al Rimini, sed ĝi ne plu ekzistas. Ĉe la eksa stacidomo (Piazzale Lo Stradone) ankoraŭ videbla la enirejo de iama fervoja tunelo. Nun la publika trafiko okazas per busoj. Dumtage ĉirkaŭ ĉiuhore estas linia buso al Rimini.
Borgo Maggiore piede de la monto havas kvar-koridoran vojon al Rimini, sed la vojoj sur la monto estas krutaj kaj kurbaj; busoj ne povas uzi la saman vojon por alveni kaj foriri. Ĉiuj parkejoj sur la monto estas pagendaj.
[redaktu] Esperanto-vivo
En la 1980-aj jaroj la registaro de San-Marino subtenis la fondon de AIS San-Marino; sekve de tio pluraj SUS-konferencoj (numeroj 1–7, 10–13, 15, 17–19, 21, 26) okazis tute aŭ parte en San-Marino aŭ en apuda Borgo Maggiore.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
http://www.state.gov/www/background_notes/sanmarino_9811_bgn.html
http://earth-info.nga.mil/gns/html/cntry_files.html