Sankta Birgita
El Vikipedio
Birgitta Birgersdotter ("Birgitta filino de Birger"), konata kiel la Sankta Birgita, verkisto, teologo, fondinto de monaĥejo , sanktulo kaj patrono de Eŭropo. Naskita 1303 kiel Birgitta Birgersdotter, filino de Birger Persson, juĝisto (lagman) de Uppland, kaj Ingeborg Bengtsdotter el la Folkunga-familio. Mortis la 23-an de julio 1373 en Romo. Pere de siaj gepatroj kaj sia edzo ŝi apartenis al la politike regantaj grupoj en la mezepoka Svedio. Ŝia patrinflanka avo estis kuzo de Magnus Ladulås, do pere de sia patrino ŝi estis parenca al la sveda reĝa familio.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
[redaktu] Biografia skizeto
- 1303 Birgita naskiĝas.
- 1316 Birgita edziniĝas al Ulf Gudmarsson. En la posta jaroj ŝi naskas entute 8 gefilojn.
- 1349 Birgita vojaĝas al Romo, por renkonti papon Urbano la 5-a.
- 1370 Papo Urbano la 5-a aprobas monaĥinan ordenon por monaĥinejo en Vadstena, Svedio, fondotan de Birgita.
- 1373 Birgita mortas en Romo.
- 1384 Monaĥinejo en Vadstena inaŭgurita.
- 1391 Birgita sanktuligita.
- 1396 Birgita nomumita sankta patrono de Svedio.
- 1999 Birgita nomumita unu el tri sanktaj patroninoj de Eŭropo, fare de papo Johano Paŭlo la 2-a.