Satu Mare (Harghita)
El Vikipedio
Satu Mare (Harghita) (hungare: Máréfalva) estas vilaĝo en Rumanio laŭ la supera etapo la Târnava Mare ĉe la sudaj piedoj de Montaro Harghita, nordoriente de Odorheiu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 1 mil 419 loĝantojn (hungaroj); en 1992 2 mil 017 (99% hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas 1566. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (Udvarhely vármegye). Administre ĝi apartenas al Brădeşti. Ĝi estas fama pro siaj pentritaj sikulaj pordegoj.
[redaktu] Renomaj personoj
- Balázs Imre (1931), pentristo.
[redaktu] Bibliografio
- Kovács Piroska: A máréfalvi iskola 210 éve 1786-1996. Székelyudvarhely, 1996.
- Kovács Piroska: Székelykapuk Máréfalván. Marosvásárhely, Mentor Kiadó, 2000.
- Gagyi József: Örökített székelykapu. Mentor Kiadó, Marosvásárhely, 2004.