Sferoj
El Vikipedio
Sferoj estas la nomo de serio da sciencfikciaj rakontoj en esperanto. Ĝis nun aperis 10 numeroj, nomataj Sferoj 1 (en 1983), Sferoj 2 ktp, el kiuj pluraj konsistas el rakontoj de famaj aŭtoroj tradukitaj el aliaj lingvoj (ekzemple de Isaac Asimov, Stanisław Lem k.a.), dum la ceteraj enhavas prozaĵojn originale verkitajn en esperanto. Ĝia iniciatinto kaj daŭrigonto estas Liven Dek.
[redaktu] Eksteraj ligoj
- Sferoj (en OLE).
- Se barbaroj iam (unu el la kvar sciencfikciaj rakontoj de Jorge Camacho en Sferoj 10)
- Meti limon (sciencfikcia rakonto de Sten Johansson en Sferoj 10)