Sidir Vorobkeviĉ
El Vikipedio
Vorobkeviĉ Sidir ukraine Сидір Воробкевич (1836-1903) - ukraina verkisto, komponisto, pedagogo, pastro ortodoksa. Lernis en la gimnazio de Ĉernivco, seminario. Servante kiel pastro en vilaĝoj li lernis folkloron. Ekzameniĝis pri instruado de kantado kaj ĥorkondukado en konservatorio de Vieno en 1868. Instruis en seminario kaj Ĉernivca Universitato. En la universitato li prezidis la Ukrainan literaturan societon. Verkis multajn versojn, poemojn, novelojn en la lingvoj ukraina, rumana, germana; aŭtoris artikolojn pri komponistoj kaj verkistoj. Laŭ Ivan Franko Vorobkeviĉ estis unu el "la plej unuaj alaŭdoj de nova printempo de l'nia popola renaskiĝo".
Poem-kolekto "Super Pruto" aperis dank'al I. Franko en 1901. Verkoj tradukitaj en la germana, bulgara, rusa. Lian poemon "Ekludu, cigano!" esperantigis Denteto.