Slovakia Esperanta Federacio
El Vikipedio
Slovakia Esperanta Federacio (SKEF) estas Landa Asocio de Universala Esperanto-Asocio en Slovakio. Ĝi estis fondita en 1997. Ĝia oficiala gazeto nomiĝas Esperantisto Slovaka.
SKEF havas esperantan arkivon en vilaĝo Plevník - Drienové. En ĝi troviĝas postrestaĵo de slovakaj esperantistoj de: Arnošt Váňa, Milan Zvara, Vladimír Němec, Eduard V. Tvarožek , Martin Benka kaj aliaj. En arkivo estas pli ol 2.000 libroj kaj esperantaĵoj. Pri arkivo zorgas Ľubomír Fajth.
[redaktu] Vidu ankaŭ
[redaktu] Eksteraj ligiloj
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.